The Death of Eli

1 Samuel 4

12 Unu Benjamenido kuris el la militistaro kaj venis en SXilon en la sama tago, kaj liaj vestoj estis dissxiritaj, kaj tero estis sur lia kapo. 13 Kiam li venis, Eli sidis sur segxo, rigardante sur la vojon, cxar lia koro tremis pri la kesto de Dio. Kaj tiu homo venis, por sciigi en la urbo, kaj ekkriis la tuta urbo. 14 Kiam Eli auxdis la kriadon, li diris:Kion signifas cxi tiu tumulta kriado? Kaj la viro rapide venis kaj sciigis al Eli. 15 Eli tiam havis la agxon de nauxdek ok jaroj, kaj liaj okuloj malakrigxis, kaj li ne povis vidi. 16 Kaj tiu viro diris al Eli:Mi venis el la militistaro, mi alkuris hodiaux el la militistaro. Kaj Eli diris:Kia estis la afero, mia filo? 17 Kaj la sciiganto respondis kaj diris:Izrael forkuris antaux la Filisxtoj, kaj granda frapo trafis la popolon, kaj ankaux viaj du filoj, HXofni kaj Pinehxas, mortis, kaj la kesto de Dio estas forprenita. 18 Apenaux li menciis la keston de Dio, Eli falis de la segxo malantauxen cxe la pordego, rompis al si la kolon, kaj mortis; cxar li estis maljuna kaj peza. Li estis jugxisto de Izrael dum kvardek jaroj.

19 Lia bofilino, la edzino de Pinehxas, estis graveda, baldaux naskonta. Kiam sxi auxdis la sciigon pri la forpreno de la kesto de Dio kaj pri la morto de sia bopatro kaj de sia edzo, sxi klinigxis kaj naskis, cxar subite atakis sxin la naskaj doloroj. 20 Kaj dum sxi estis mortanta, la virinoj, kiuj sxin cxirkauxis, diris:Ne timu, cxar vi naskis filon; sed sxi ne respondis, kaj ne prenis tion al sia koro. 21 Kaj sxi donis al la knabo la nomon Ikabod, dirante:For estas la gloro de Izrael; cxar forprenita estis la kesto de Dio kaj pereis sxia bopatro kaj sxia edzo. 22 Kaj sxi diris:For estas la gloro de Izrael, cxar forprenita estas la kesto de Dio.

Next Book Next Book