Naomi Widowed

Ruth 1

1 En la tempo, kiam regis la jugxistoj, iam malsato okazis en la lando; kaj foriris viro el Bet-Lehxem en Judujo, por paslogxi en la lando de Moab; li kaj lia edzino kaj liaj du filoj. 2 La nomo de la viro estis Elimelehx, kaj la nomo de lia edzino estis Naomi, kaj la nomoj de liaj du filoj estis Mahxlon kaj Kiljon, Efratanoj el Bet-Lehxem en Judujo. Kaj ili venis sur la kampojn de Moab kaj restis tie. 3 Elimelehx, la edzo de Naomi, mortis; kaj restis sxi kun siaj du filoj. 4 Ambaux edzigxis kun Moabidinoj; la nomo de unu estis Orpa, kaj la nomo de la dua estis Rut; kaj ili logxis tie cxirkaux dek jaroj. 5 Sed mortis ankaux ambaux, Mahxlon kaj Kiljon; kaj restis nur la virino sola, senigita je sia edzo kaj siaj du filoj.

Next Book Next Book