Ibzan, Elon, and Abdon

Judges 12

8 Kaj post li estis jugxisto de Izrael Ibcan el Bet-Lehxem. 9 Li havis tridek filojn, kaj tridek filinojn li edzinigis eksteren, kaj tridek filinojn li prenis el ekstere por siaj filoj. Kaj li estis jugxisto de Izrael dum sep jaroj. 10 Kaj Ibcan mortis, kaj oni enterigis lin en Bet-Lehxem.

11 Kaj post li estis jugxisto de Izrael Elon, Zebulunido, kaj li estis jugxisto de Izrael dum dek jaroj. 12 Kaj mortis Elon, la Zebulunido, kaj oni enterigis lin en Ajalon, en la lando de Zebulun.

13 Kaj post li estis jugxisto de Izrael Abdon, filo de Hilel, Piratonano. 14 Li havis kvardek filojn kaj tridek nepojn, kiuj rajdadis sur sepdek junaj azenoj. Kaj li estis jugxisto de Izrael dum ok jaroj. 15 Kaj mortis Abdon, filo de Hilel, la Piratonano, kaj oni enterigis lin en Piraton, en la lando de Efraim, sur la monto de la Amalekidoj.

Next Book Next Book