Jephthah's Tragic Vow

Judges 11

29 Kaj venis sur Jiftahxon la spirito de la Eternulo, kaj li trapasis Gileadon kaj la regionon de Manase, kaj li trairis Micpan Gileadan, kaj de Micpa Gileada li iris al la Amonidoj. 30 Kaj Jiftahx faris sanktan promeson al la Eternulo, kaj diris:Se Vi transdonos la Amonidojn en miajn manojn, 31 tiam tiu, kiu eliros el la pordo de mia domo renkonte al mi, kiam mi felicxe revenos de la Amonidoj-tiu apartenu al la Eternulo, kaj mi oferos lin kiel bruloferon. 32 Kaj Jiftahx venis al la Amonidoj, por batali kontraux ili; kaj la Eternulo transdonis ilin en liajn manojn. 33 Kaj li venkobatis ilin de Aroer gxis Minit, dudek urbojn, kaj gxis Abel-Keramim-tio estis tre granda venkobato; kaj la Amonidoj humiligxis antaux la Izraelidoj.

34 Kaj Jiftahx venis al Micpa, al sia domo, kaj jen lia filino eliras renkonte al li kun tamburinoj kaj danco; kaj sxi estis lia sola infano; krom sxi li havis neniun filon nek filinon. 35 Kiam li ekvidis sxin, li dissxiris siajn vestojn, kaj diris:Ho ve, mia filino! kiel forte vi min klinis, vi min malgxojigis! mi malfermis mian busxon antaux la Eternulo, kaj mi ne povas repreni la faron. 36 Kaj sxi diris al li:Mia patro! vi malfermis vian busxon antaux la Eternulo; agu do kun mi tiel, kiel diris via busxo, post kiam la Eternulo faris al vi vengxon kontraux viaj malamikoj, kontraux la Amonidoj. 37 Kaj sxi diris al sia patro:Faru por mi jenon:lasu min for por du monatoj, kaj mi iros, mi iros sur la montojn kaj priploros mian virgecon, mi kune kun miaj amikinoj. 38 Kaj li diris:Iru; kaj li forsendis sxin por du monatoj. Kaj sxi iris kune kun siaj amikinoj kaj priploris sian virgecon sur la montoj. 39 Kaj kiam pasis la du monatoj, sxi revenis al sia patro, kaj li plenumis sur sxi sian sanktan promeson, kiun li faris; kaj sxi ne ekkonis viron. Kaj farigxis moro en Izrael, 40 ke cxiujare la filinoj de Izrael iras priplori la filinon de Jiftahx, la Gileadano, dum kvar tagoj en jaro.

Next Book Next Book