1 Tiam Isaak alvokis Jakobon kaj benis lin, kaj ordonis al li, dirante: Ne prenu edzinon el la filinoj Kanaanaj. 2 Levigxu, iru Mezopotamion, al la domo de Betuel, la patro de via patrino, kaj prenu al vi el tie edzinon el la filinoj de Laban, la frato de via patrino. 3 Kaj Dio la Plejpotenca benu vin kaj fruktigu vin kaj multigu vin, kaj kreskigu el vi amason da popoloj. 4 Kaj Li donu al vi la benon de Abraham, al vi kaj al via idaro kune kun vi, por ke vi heredu la landon de via fremdelogxado, kiun Dio donis al Abraham. 5 Kaj Isaak forsendis Jakobon, kaj tiu iris Mezopotamion, al Laban, la filo de Betuel la Siriano, frato de Rebeka, patrino de Jakob kaj Esav.