Gideon's Ephod

Judges 8

22 Kaj la Izraelidoj diris al Gideon:Regu nin, vi kaj via filo kaj la filo de via filo; cxar vi savis nin el la manoj de Midjan. 23 Sed Gideon diris al ili:Mi ne regos vin, kaj ankaux mia filo ne regos vin:la Eternulo regu vin. 24 Kaj Gideon diris al ili:Mi petas de vi peton, cxiu el vi donu al mi la orelringon el sia militakiro. Ili havis orajn orelringojn, cxar estis afero kun Isxmaelidoj. 25 Kaj ili diris:Ni donos. Kaj ili sternis veston, kaj cxiu jxetis tien orelringon el sia militakiro. 26 Kaj la pezo de la oraj orelringoj, kiujn li elpetis, estis mil sepcent sikloj da oro, krom la ornamajxoj kaj la ringoj kaj la purpuraj vestoj, kiuj estis sur la regxoj de Midjan, kaj krom la kolornamajxoj, kiuj estis sur la koloj de iliaj kameloj. 27 Kaj Gideon faris el tio efodon, kaj lokmetis gxin en sia urbo, en Ofra; kaj cxiuj Izraelidoj malcxastigxis per gxi tie; kaj tio farigxis falilo por Gideon kaj por lia domo. 28 Kaj humiligxis la Midjanidoj antaux la Izraelidoj kaj ne levis plu sian kapon. Kaj la lando ripozis dum kvardek jaroj en la tempo de Gideon.

Next Book Next Book