Gideon Defeats Midian

Judges 7

19 Kaj venis Gideon, kaj la cent homoj, kiuj estis kun li, al la rando de la tendaro en la komenco de la meza noktogardo, kiam jxus starigxis la gardistoj; kaj ili ekblovis per la trumpetoj, kaj rompis la krucxojn, kiujn ili havis en la manoj. 20 Tiam ekblovis la tri tacxmentoj per la trumpetoj kaj rompis la krucxojn, kaj ili tenis en la maldekstra mano la torcxojn, kaj en la dekstra la trumpetojn por blovi, kaj ili kriis:Glavo pro la Eternulo kaj pro Gideon! 21 Kaj ili staris cxiu sur sia loko cxirkaux la tendaro; kaj la tuta tendaranaro ekkuris; kaj cxiuj ekkriis kaj forkuris. 22 Kaj oni blovis per la tricent trumpetoj, kaj la Eternulo turnis en la tuta tendaro la glavon de unu kontraux alian; kaj la tendaranoj kuris gxis Bet-SXita, al Cerera, gxis la limo de Abel-Mehxola apud Tabat. 23 Kaj oni kunvokis la Izraelidojn el Naftali kaj el Asxer kaj el la tuta Manase, kaj ili postkuris la Midjanidojn.

24 Kaj Gideon sendis senditojn sur la tutan monton de Efraim, por diri:Kuru renkonte al la Midjanidoj kaj baru al ili la akvon gxis Bet-Bara kaj gxis Jordan. Kaj kolektigxis cxiuj Efraimidoj kaj baris la vojon gxis Bet-Bara kaj gxis Jordan. 25 Kaj ili kaptis Orebon kaj Zeebon, du princojn de Midjan, kaj mortigis Orebon cxe la roko de Oreb, kaj Zeebon ili mortigis cxe la vinpremejo de Zeeb, kaj persekutis la Midjanidojn; kaj la kapojn de Oreb kaj Zeeb ili alportis al Gideon trans Jordanon.

Next Book Next Book