The Sign of the Fleece

Judges 6

36 Kaj Gideon diris al Dio:Se Vi intencas helpi per mia mano Izraelon, kiel Vi diris, 37 en tia okazo jen mi metas sur la drasxejon tonditan lanon:se estos roso nur sur la lano, kaj sur la tuta tero estos seke, tiam mi scios, ke Vi helpos per mia mano Izraelon, kiel Vi diris. 38 Kaj tiel farigxis:kiam la morgauxan tagon li matene levigxis, li elpremis la lanon, kaj elpremis el la lano roson, plenan kalikon da akvo. 39 Kaj Gideon diris al Dio:Ne koleru min, se mi ankoraux unu fojon ekparolos, kaj ankoraux nur unu fojon faros provon kun la lano:estu sekeco nur sur la lano, kaj sur la tuta tero estu roso. 40 Kaj Dio faris tiel en tiu nokto:estis sekeco nur sur la lano, kaj sur la tuta tero estis roso.

Next Book Next Book