1 Kaj la Izraelidoj faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo; kaj la Eternulo transdonis ilin en la manojn de Midjan por la dauxro de sep jaroj. 2 Kaj la mano de Midjan forte premis Izraelon. Kontraux la Midjanidoj la Izraelidoj faris al si la fendegojn en la montoj kaj la kavernojn kaj la fortikajxojn. 3 Kaj kiam la Izraelidoj semis, tiam venadis la Midjanidoj kaj la Amalekidoj kaj la orientanoj, kaj atakadis ilin, 4 kaj starigxadis tendare kontraux ili, kaj ekstermadis la produktojn de la tero sur la tuta spaco gxis Gaza, kaj ne restigadis porvivajxon cxe la Izraelidoj, nek sxafon, nek bovon, nek azenon. 5 CXar ili venadis kun siaj brutoj kaj tendoj en multego, simile al akridoj; kaj ili kaj iliaj kameloj estis sennombraj, kaj ili venadis en la landon, por dezertigi gxin. 6 Kaj Izrael tre mizerigxis de Midjan; kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo.
7 Kaj kiam la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo pro Midjan, 8 tiam la Eternulo sendis profeton al la Izraelidoj, kaj cxi tiu diris al ili:Tiel diras la Eternulo, la Dio de Izrael:Mi venigis vin el Egiptujo, kaj Mi elkondukis vin el la domo de sklaveco, 9 kaj Mi savis vin el la manoj de la Egiptoj kaj el la manoj de cxiuj viaj premantoj, kaj Mi forpelis ilin de vi, kaj Mi donis al vi ilian landon; 10 kaj Mi diris al vi:Mi estas la Eternulo, via Dio; ne timu la diojn de la Amoridoj, en kies lando vi logxas; sed vi ne obeis Mian vocxon.