Othniel

Judges 3

7 Kaj la Izraelidoj faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj forgesis la Eternulon, sian Dion, kaj servis al Baaloj kaj al sanktaj stangoj. 8 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Izrael, kaj Li transdonis ilin en la manojn de Kusxan-Risxataim, regxo de Mezopotamio; kaj la Izraelidoj servis al Kusxan-Risxataim dum ok jaroj. 9 Kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo, kaj la Eternulo aperigis savanton por la Izraelidoj, kiu savis ilin:Otnielon, filon de Kenaz, pli juna frato de Kaleb. 10 Kaj estis sur li la spirito de la Eternulo, kaj li estis jugxisto de Izrael. Kaj li eliris milite, kaj la Eternulo transdonis en lian manon Kusxan-Risxataimon, regxon de Mezopotamio, kaj lia mano farigxis forta super Kusxan-Risxataim. 11 Kaj la lando ripozis dum kvardek jaroj; kaj mortis Otniel, filo de Kenaz.

Next Book Next Book