Israel's Unfaithfulness

Judges 2

11 Kaj la Izraelidoj faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj servis al Baaloj. 12 Kaj ili forlasis la Eternulon, Dion de iliaj patroj, kiu elkondukis ilin el la lando Egipta, kaj ili sekvis aliajn diojn, el la dioj de la popoloj, kiuj estis cxirkaux ili, kaj ili adoris ilin, kaj kolerigis la Eternulon. 13 Kaj ili forlasis la Eternulon, kaj servis al Baal kaj al Asxtar. 14 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Izrael, kaj Li transdonis ilin en la manojn de rabistoj, kiuj prirabis ilin, kaj Li vendis ilin en la manojn de iliaj malamikoj cxirkauxe; kaj ili ne povis plu sin teni antaux siaj malamikoj. 15 Kien ajn ili iris, la mano de la Eternulo estis kontraux ili por malbono, kiel la Eternulo diris kaj kiel la Eternulo jxuris al ili; kaj ili estis tre premataj.

Next Book Next Book