The Covenant Renewal at Shechem

Joshua 24

1 Kaj Josuo kunvenigis cxiujn tribojn de Izrael en SXehxemon, kaj alvokis la plejagxulojn de Izrael kaj iliajn cxefojn kaj jugxistojn kaj observistojn; kaj ili starigxis antaux Dio. 2 Kaj Josuo diris al la tuta popolo:Tiel diris la Eternulo, Dio de Izrael:Transe de la Rivero logxis viaj patroj en la tempo antikva, Terahx, patro de Abraham kaj patro de Nahxor; kaj ili servis al aliaj dioj. 3 Sed Mi prenis vian patron Abraham de trans la Rivero kaj kondukis lin tra la tuta lando Kanaana, kaj Mi multigis lian idaron, kaj Mi donis al li Isaakon. 4 Kaj Mi donis al Isaak Jakobon kaj Esavon; kaj Mi donis al Esav la monton Seir, ke li posedu gxin; sed Jakob kaj liaj filoj foriris en Egiptujon. 5 Kaj Mi sendis Moseon kaj Aaronon, kaj frapis Egiptujon, kiel Mi faris inter ili; kaj poste Mi elkondukis vin.

6 Kaj Mi elkondukis viajn patrojn el Egiptujo; kaj vi venis al la maro. Kaj la Egiptoj postkuris viajn patrojn per cxaroj kaj rajdantoj gxis la Rugxa Maro. 7 Kaj ili ekkriis al la Eternulo, kaj Li aperigis mallumon inter vi kaj la Egiptoj, kaj venigis sur ilin la maron kaj kovris ilin. Kaj viaj okuloj vidis, kion Mi faris en Egiptujo; kaj vi logxis en la dezerto dum longa tempo. 8 Kaj Mi venigis vin al la lando de la Amoridoj, kiuj logxas transe de Jordan, kaj ili militis kontraux vi; kaj Mi transdonis ilin en viajn manojn, kaj vi ekposedis ilian landon, kaj Mi ekstermis ilin antaux vi. 9 Kaj levigxis Balak, filo de Cipor, regxo de Moab, kaj militis kontraux Izrael, kaj sendis kaj alvokis Bileamon, filon de Beor, por malbeni vin. 10 Sed Mi ne volis auxskulti Bileamon; kaj li benis vin, kaj Mi savis vin el liaj manoj. 11 Kaj vi transiris Jordanon kaj venis al Jerihxo; kaj militis kontraux vi la logxantoj de Jerihxo, la Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la Kanaanidoj kaj la HXetidoj kaj la Girgasxidoj, la HXividoj kaj la Jebusidoj; sed Mi transdonis ilin en viajn manojn. 12 Kaj Mi sendis antaux vi krabrojn, kaj ili forpelis de vi la du regxojn de la Amoridoj; ne per via glavo, kaj ne per via pafarko. 13 Kaj Mi donis al vi landon, pri kiu vi ne laboris, kaj urbojn, kiujn vi ne konstruis, kaj vi logxas en ili; de vinbergxardenoj kaj olivarboj, kiujn vi ne plantis, vi mangxas.

Next Book Next Book