The Inheritance for Joshua

Joshua 19

49 Kaj ili finis la dividadon de la lando laux gxiaj limoj; kaj la Izraelidoj donis al Josuo, filo de Nun, heredan posedajxon inter si. 50 Laux la ordono de la Eternulo ili donis al li la urbon, kiun li petis, Timnat-Serahx sur la monto de Efraim; kaj li konstruis la urbon kaj logxis en gxi.

51 Tio estas la posedajxoj, kiujn la pastro Eleazar, kaj Josuo, filo de Nun, kaj la familiestroj disdividis al la triboj de la Izraelidoj laux loto, en SXilo, antaux la Eternulo, antaux la pordo de la tabernaklo de kunveno. Kaj ili finis la dividadon de la lando.

Next Book Next Book