The New Generation Circumcised

Joshua 5

1 Kaj kiam cxiuj regxoj de la Amoridoj, kiuj logxis transe de Jordan okcidente, kaj cxiuj regxoj de la Kanaanidoj, kiuj logxis apud la maro, auxdis, ke la Eternulo elsekigis la akvon de Jordan antaux la Izraelidoj, gxis ili transiris, tiam ektimis ilia koro, kaj ili ne havis plu kuragxon antaux la Izraelidoj.

2 En tiu tempo la Eternulo diris al Josuo:Faru al vi sxtonajn trancxilojn, kaj cirkumcidu la Izraelidojn denove, duan fojon. 3 Kaj Josuo faris al si sxtonajn trancxilojn, kaj cirkumcidis la Izraelidojn sur la monteto Aralot. 4 Kaj jen estas la kauxzo, pro kiu Josuo cirkumcidis:la tuta popolo, kiu eliris el Egiptujo, la virseksuloj, cxiuj militkapablaj, mortis en la dezerto, sur la vojo, kiam ili iris el Egiptujo; 5 cxar cirkumcidita estis la tuta popolo, kiu eliris; sed cxiuj, kiuj naskigxis en la dezerto, sur la vojo, kiam ili iris el Egiptujo, ne estis cirkumciditaj. 6 CXar dum kvardek jaroj la Izraelidoj iris en la dezerto, gxis la tuta popolo militkapabla, kiu eliris el Egiptujo, elmortis, pro tio, ke ili ne obeis la vocxon de la Eternulo; al ili la Eternulo jxuris, ke Li ne montros al ili la landon, pri kiu la Eternulo jxuris al iliaj patroj, ke Li donos al ni landon, en kiu fluas lakto kaj mielo. 7 Iliajn filojn Li starigis anstataux ili. Tiujn Josuo cirkumcidis; cxar ili estis necirkumciditaj, cxar oni ne cirkumcidis ilin dum la vojo.

8 Kaj kiam estis finita la cirkumcidado de la tuta popolo, ili restis sur sia loko en la tendaro, gxis ili resanigxis. 9 Kaj la Eternulo diris al Josuo:Hodiaux Mi derulis de vi la hontindajxon de Egiptujo. Kaj tiu loko ricevis la nomon Gilgal gxis hodiaux.

Next Book Next Book