Moses' Death Foretold

Deuteronomy 32

48 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la sama tago, dirante: 49 Supreniru sur cxi tiun monton Abarim, sur la monton Nebo, kiu estas en la lando Moaba, kontraux Jerihxo; kaj rigardu la landon Kanaanan, kiun Mi donas al la Izraelidoj kiel posedajxon; 50 kaj mortu sur la monto, sur kiun vi supreniras, kaj alkolektigxu al via popolo, kiel mortis Aaron, via frato, sur la monto Hor, kaj alkolektigxis al sia popolo: 51 pro tio, ke vi pekis kontraux Mi inter la Izraelidoj cxe la Akvo de Malpaco en Kadesx, en la dezerto Cin; pro tio, ke vi ne aperigis Mian sanktecon inter la Izraelidoj. 52 CXar de malproksime vi vidos la landon, sed vi ne eniros tien, en la landon, kiun mi donas al la Izraelidoj.

Next Book Next Book