The Altar on Mount Ebal

Deuteronomy 27

1 Kaj Moseo kaj la plejagxuloj de Izrael ordonis al la popolo, dirante:Observu cxiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaux. 2 Kaj kiam vi transiros trans Jordanon en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, tiam starigu al vi grandajn sxtonojn kaj cxirkauxsxmiru ilin per kalko; 3 kaj skribu sur ili cxiujn vortojn de cxi tiu instruo, kiam vi transiros, por ke vi venu en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donis al vi, la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, kiel parolis al vi la Eternulo, la Dio de viaj patroj. 4 Kaj kiam vi transiros Jordanon, tiam starigu cxi tiujn sxtonojn, pri kiuj mi ordonas al vi hodiaux, sur la monto Ebal, kaj cxirkauxsxmiru ilin per kalko. 5 Kaj konstruu tie altaron al la Eternulo, via Dio, altaron el sxtonoj; ne levu sur ilin feron. 6 El sxtonoj tutaj konstruu la altaron de la Eternulo, via Dio, kaj alportu sur gxi bruloferojn al la Eternulo, via Dio; 7 kaj bucxu pacoferojn, kaj mangxu tie, kaj estu gaja antaux la Eternulo, via Dio. 8 Kaj skribu tre klare sur la sxtonoj cxiujn vortojn de cxi tiu instruo.

Next Book Next Book