Miscellaneous Laws

Deuteronomy 25

11 Se du viroj kverelas inter si, kaj aliros la edzino de unu, por savi sian edzon el la mano de lia batanto, kaj sxi etendos sian manon kaj kaptos lian hontan parton: 12 tiam dehaku sxian manon, via okulo ne indulgu sxin.

13 Ne havu en via sako duspecajn pezilojn, grandajn kaj malgrandajn. 14 Ne havu en via domo duspecajn efojn, grandan kaj malgrandan. 15 Pezilon plenan kaj gxustan vi devas havi, efon plenan kaj gxustan vi devas havi; por ke vi longe vivu sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi. 16 CXar abomenajxo por la Eternulo, via Dio, estas cxiu, kiu faras tion, cxiu, kiu faras maljustajxon.

17 Memoru, kion faris al vi Amalek sur la vojo, kiam vi iris el Egiptujo; 18 kiel li renkontis vin sur la vojo, kaj mortigis cxe vi cxiujn, kiuj, malfortigxinte, restis malantauxe, kiam vi estis laca kaj multelaborinta; kaj li ne timis Dion. 19 Tial, kiam la Eternulo, via Dio, ripozigos vin de cxiuj viaj malamikoj cxirkauxe en la lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel heredan posedajxon, elvisxu la memoron pri Amalek el sub la cxielo; ne forgesu.

Next Book Next Book