Uncleanness in the Camp

Deuteronomy 23

9 Kiam vi eliros tendare kontraux viajn malamikojn, tiam gardu vin kontraux cxio malbona.

10 Se estos inter vi iu, kiu ne estos pura pro okazintajxo nokta, li eliru ekster la tendaron, li ne venu internen de la tendaro; 11 kiam farigxos vespero, li lavu sin per akvo, kaj post la subiro de la suno li povas veni en la tendaron.

12 Lokon vi devas havi ekster la tendaro, kien vi elirados por necesajxoj. 13 Fosileton vi devas havi cxe vi sur rimeno; kaj kiam vi sidos ekstere, fosu per gxi kaj reen kovru vian elirintajxon; 14 cxar la Eternulo, via Dio, iras meze de via tendaro, por savi vin kaj por transdoni al vi viajn malamikojn; tial via tendaro devas esti sankta, por ke Li ne vidu inter vi ion hontindan kaj ne deturnigxu de vi.

Next Book Next Book