A Treaty with Abimelech

Genesis 21

22 Kaj en tiu tempo Abimelehx kaj lia militestro Pihxol diris al Abraham jene: Dio estas kun vi en cxio, kion vi faras; 23 nun jxuru do al mi per Dio, ke vi ne agos malfidele kun mi, nek kun mia filo, nek kun mia nepo; ke tiel same favorkore, kiel mi agis kun vi, vi agos kun mi, kaj kun la lando, en kiu vi logxas kiel fremdulo. 24 Kaj Abraham diris: Mi jxuras.

25 Kaj Abraham riprocxis Abimelehxon pro la akva puto, kiun perforte forprenis la sklavoj de Abimelehx. 26 Kaj Abimelehx diris: Mi ne scias, kiu faris tion, kaj ankaux vi ne diris al mi; mi ecx ne auxdis pri tio gxis hodiaux. 27 Kaj Abraham prenis sxafojn kaj bovojn kaj donis al Abimelehx, kaj ili ambaux starigis inter si interligon. 28 Kaj Abraham starigis sep sxafidojn aparte. 29 Kaj Abimelehx diris al Abraham: Por kio estas tiuj sep sxafidoj, kiujn vi starigis aparte? 30 Kaj tiu diris: Sep sxafidojn prenu el mia mano, por ke ili estu por mi atesto, ke mi elfosis tiun puton. 31 Tial tiu loko havas la nomon Beer-SXeba, cxar tie ili ambaux jxuris. 32 Kaj ili starigis interligon en Beer-SXeba. Kaj Abimelehx kaj lia militestro Pihxol levigxis kaj reiris en la landon de la Filisxtoj. 33 Kaj Abraham plantis tamariskon en Beer-SXeba, kaj pregxis tie al la Eternulo, la Dio eterna. 34 Kaj Abraham logxis en la lando de la Filisxtoj longan tempon.

Next Book Next Book