A New Prophet like Moses

Deuteronomy 18

15 Profeton al via mezo, el viaj fratoj, similan al mi, starigos por vi la Eternulo, via Dio; lin auxskultu, 16 konforme al tio, kion vi petis de la Eternulo, via Dio, cxe HXoreb en la tago de la kunveno, dirante:Mi ne auxdu plu la vocxon de la Eternulo, mia Dio, kaj cxi tiun grandan fajron mi ne vidu plu, por ke mi ne mortu. 17 Kaj la Eternulo diris al mi:Bona estas tio, kion ili diris. 18 Profeton Mi starigos por ili el la mezo de iliaj fratoj, similan al vi; kaj Mi metos Miajn vortojn en lian busxon, kaj li parolos al ili cxion, kion Mi ordonos al li. 19 Kaj se iu homo ne auxskultos Miajn vortojn, kiujn li parolos en Mia nomo, tiun Mi punos. 20 Sed profeton, kiu arogos diri en Mia nomo ion, kion Mi ne ordonis al li diri, aux kiu parolos en la nomo de aliaj dioj, tiun profeton oni mortigu. 21 Kaj se vi diros en via koro:Kiel ni ekkonos la vorton, kiun ne diris la Eternulo? 22 Kion la profeto diros en la nomo de la Eternulo kaj la afero ne farigxos kaj ne plenumigxos-tio estas la vortoj, kiujn la Eternulo ne diris; pro aroganteco diris tion la profeto; ne timu lin.

Next Book Next Book