The Feast of Booths

Deuteronomy 16

13 Feston de lauxboj faru al vi dum sep tagoj, kiam vi kolektos el via drasxejo kaj el via vinpremejo. 14 Kaj estu gajaj en via festo, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la Levido kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas inter viaj pordegoj. 15 Dum sep tagoj festu al la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun elektos la Eternulo; cxar benos vin la Eternulo, via Dio, en cxiuj viaj produktajxoj kaj en cxiuj faroj de viaj manoj, kaj vi estos tute gaja.

16 Tri fojojn en la jaro cxiu via virseksulo devas aperi antaux la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun Li elektos:en la festo de macoj kaj en la festo de semajnoj kaj en la festo de lauxboj; kaj li ne aperu antaux la Eternulo kun malplenaj manoj; 17 cxiu kun donaco en sia mano, konforme al la beno de la Eternulo, via Dio, kiun Li donis al vi.

Next Book Next Book