Tithes

Deuteronomy 14

22 Apartigu dekonajxon el cxiuj produktajxoj de via semado, kiuj venas de la kampo cxiujare. 23 Kaj mangxu antaux la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun Li elektos, por logxigi tie Sian nomon, dekonajxon el via greno, el via mosto, kaj el via oleo, kaj la unuenaskitojn el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj; por ke vi lernu timi cxiam la Eternulon, vian Dion. 24 Kaj se tro longa estos por vi la vojo kaj vi ne povos porti, cxar tro malproksima estos de vi la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por meti tien Sian nomon, kaj la Eternulo, via Dio, vin benis: 25 tiam vi povas tion monigi, kaj vi prenos la monon en vian manon, kaj iros al la loko, kiun la Eternulo, via Dio, elektos; 26 kaj vi acxetos pro tiu mono cxion, kion ekdeziros via animo, el grandaj aux malgrandaj brutoj, el vino aux el drinkajxo, aux el cxio, kion postulos via animo; kaj vi mangxos tie antaux la Eternulo, via Dio, kaj vi estos gajaj, vi kaj via familio. 27 Kaj la Levidon, kiu estas en via urbo, ne forlasu; cxar li ne havas parton kaj heredajxon cxe vi.

28 Post paso de tri jaroj apartigu la tutan dekonajxon de viaj produktajxoj de tiu jaro kaj metu tion cxe viaj pordegoj; 29 kaj venos la Levido-cxar li ne havas parton kaj heredajxon cxe vi- kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas en via urbo, kaj ili mangxos kaj satigxos; por ke benu vin la Eternulo, via Dio, en cxiu faro de viaj manoj, kiun vi faros.

Next Book Next Book