Offerings for the Feast of Booths

Numbers 29

12 Kaj en la dek-kvina tago de la sepa monato estu cxe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron, kaj festu feston al la Eternulo dum sep tagoj; 13 kaj alportu bruloferon, fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo:dek tri bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn, sendifektaj ili estu; 14 kaj ilian farunoferon:delikatan farunon, miksitan kun oleo, po tri dekonoj por cxiu el la dek tri bovidoj, po du dekonoj por cxiu el la du virsxafoj; 15 kaj po unu dekono por cxiu el la dek kvar sxafidoj; 16 kaj unu virkapron, kiel pekoferon, krom la konstanta brulofero, gxia farunofero, kaj gxia versxofero.

17 Kaj en la dua tago:dek du bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn sendifektajn; 18 kaj ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovidoj, por la virsxafoj, kaj por la sxafidoj, laux ilia nombro, laux la regularo; 19 kaj unu virkapron, kiel pekoferon, krom la konstanta brulofero kaj gxia farunofero kaj iliaj versxoferoj.

20 Kaj en la tria tago:dek unu bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn sendifektajn; 21 kaj ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovidoj, por la virsxafoj, kaj por la sxafidoj, laux ilia nombro, laux la regularo; 22 kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero kaj gxia farunofero kaj gxia versxofero.

23 Kaj en la kvara tago:dek bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn sendifektajn; 24 ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovidoj, por la virsxafoj, kaj por la sxafidoj, laux ilia nombro, laux la regularo; 25 kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero, gxia farunofero, kaj gxia versxofero.

26 Kaj en la kvina tago:naux bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn sendifektajn; 27 kaj ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovidoj, por la virsxafoj, kaj por la sxafidoj, laux ilia nombro, laux la regularo; 28 kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero kaj gxia farunofero kaj gxia versxofero.

29 Kaj en la sesa tago:ok bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn sendifektajn; 30 kaj ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovidoj, por la virsxafoj, kaj por la sxafidoj, laux ilia nombro, laux la regularo; 31 kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero, gxia farunofero, kaj gxia versxofero.

32 Kaj en la sepa tago:sep bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn sendifektajn; 33 kaj ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovidoj, por la virsxafoj, kaj por la sxafidoj, laux ilia nombro, laux la regularo; 34 kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero, gxia farunofero, kaj gxia versxofero.

35 En la oka tago estu cxe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron; 36 kaj alportu bruloferon, fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo; unu bovidon, unu virsxafon, sep jaragxajn sxafidojn sendifektajn; 37 ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovido, por la virsxafo, kaj por la sxafidoj, laux ilia nombro, laux la regularo; 38 kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero kaj gxia farunofero kaj gxia versxofero.

39 Tion faru al la Eternulo en viaj festoj, krom viaj sanktaj promesitajxoj kaj viaj propravolaj donacoj, viaj bruloferoj kaj viaj farunoferoj kaj viaj versxoferoj kaj viaj pacoferoj.

40 Kaj Moseo raportis al la Izraelidoj konforme al cxio, kion la Eternulo ordonis al Moseo.

Next Book Next Book