Offerings for the Feast of Trumpets

Numbers 29

1 Kaj en la sepa monato, en la unua tago de la monato, estu cxe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron; tago de trumpetado gxi estu por vi. 2 Kaj alportu bruloferon, kiel agrablan odorajxon al la Eternulo:unu bovidon, unu virsxafon, sep jaragxajn sxafidojn sendifektajn; 3 kaj ilian farunoferon:delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por la bovido, du dekonojn por la virsxafo; 4 kaj po unu dekono por cxiu el la sep sxafidoj; 5 kaj unu virkapron, kiel pekoferon, por pekliberigi vin; 6 krom la monata brulofero kaj gxia farunofero kaj la konstanta brulofero kaj gxia farunofero; kaj iliajn versxoferojn laux ilia regularo; kiel agrablan odorajxon, fajroferon al la Eternulo.

Next Book Next Book