Monthly Offerings

Numbers 28

11 Kaj en viaj monatkomencoj alportu bruloferon al la Eternulo:du bovidojn kaj unu virsxafon, sep jaragxajn sendifektajn sxafidojn; 12 kaj tri dekonojn de efo da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, por cxiu bovido, kaj du dekonojn da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, por la unu virsxafo; 13 kaj po unu dekono da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, por cxiu sxafido; tio estas brulofero, agrabla odorajxo, fajrofero al la Eternulo. 14 Kaj iliaj versxoferoj estu:duono de hino da vino por bovido, kaj triono de hino por virsxafo, kaj kvarono de hino por sxafido. Tio estas cxiumonata brulofero por cxiuj monatoj de la jaro. 15 Kaj unu virkapro, kiel pekofero al la Eternulo, krom la konstanta brulofero, estu oferata kune kun sia versxofero.

Next Book Next Book