The Daughters of Zelophehad

Numbers 27

1 Kaj aliris la filinoj de Celofhxad, filo de HXefer, filo de Gilead, filo de Mahxir, filo de Manase, el la familioj de Manase, filo de Jozef; kaj jen estas la nomoj de liaj filinoj:Mahxla kaj Noa kaj HXogla kaj Milka kaj Tirca; 2 kaj ili starigxis antaux Moseo kaj antaux la pastro Eleazar kaj antaux la estroj kaj la tuta komunumo cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno, kaj diris: 3 Nia patro mortis en la dezerto, kaj li ne estis inter la anaro, kiu ribelis kontraux la Eternulo en la anaro de Korahx; sed pro sia peko li mortis, kaj filojn li ne havis. 4 Kial malaperu la nomo de nia patro el inter lia familio, cxar li ne havis filon? Donu al ni posedajxon inter la fratoj de nia patro.

5 Kaj Moseo prezentis ilian aferon antaux la Eternulon. 6 Kaj la Eternulo diris al Moseo jene: 7 Prave parolas la filinoj de Celofhxad; efektive donu al ili heredan posedajxon inter la fratoj de ilia patro, kaj transirigu la posedajxon de ilia patro al ili. 8 Kaj al la Izraelidoj diru jene:Se iu mortos, ne havante filon, tiam transirigu lian posedajxon al lia filino; 9 kaj se li ne havas filinon, tiam donu lian posedajxon al liaj fratoj; 10 kaj se li ne havas fratojn, donu lian posedajxon al la fratoj de lia patro; 11 kaj se lia patro ne havas fratojn, donu lian posedajxon al lia proksima parenco el lia familio, ke li heredu gxin. Kaj tio estu por la Izraelidoj legxa juro, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

Next Book Next Book