1 Kaj Bileam diris al Balak:Konstruu al mi cxi tie sep altarojn, kaj pretigu al mi cxi tie sep bovidojn kaj sep virsxafojn. 2 Kaj Balak faris, kiel diris Bileam; kaj Balak kaj Bileam oferis po unu bovido kaj po unu virsxafo sur cxiu altaro. 3 Kaj Bileam diris al Balak:Staru cxe via brulofero, kaj mi iros; eble la Eternulo venos al mi renkonte, kaj kion Li montros al mi, tion mi diros al vi. Kaj li iris sur la altajxon. 4 Kaj Dio renkontigxis al Bileam, kaj cxi tiu diris al Li:La sep altarojn mi pretigis, kaj mi oferis po unu bovido kaj po unu virsxafo sur cxiu altaro. 5 Kaj la Eternulo enmetis vorton en la busxon de Bileam, kaj diris:Reiru al Balak kaj parolu tiel. 6 Kaj li revenis al tiu, kaj jen tiu staras cxe sia brulofero, li kaj cxiuj cxefoj de Moab.
7 Kaj li komencis sian inspiritajxon, kaj diris: El Aram venigis min Balak, Regxo de Moab, el la montoj orientaj: Venu, malbenu al mi Jakobon, Kaj venu, malbondiru kontraux Izrael. 8 Kiel mi tiun malbenos, kiun ne malbenas Dio? Kiel mi tiun malbondiros, kiun ne malbondiras la Eternulo? 9 De la supro de rokoj mi vidas lin, Kaj de altajxoj mi rigardas lin; Jen la popolo logxas aparte Kaj ne estas kalkulata inter la nacioj. 10 Kiu kalkulis la polvon de Jakob Kaj la nombron de kvarono de Izrael? Mortu mia animo per la morto de justuloj, Kaj mia fino estu simila al ilia!
11 Tiam Balak diris al Bileam:Kion vi faris al mi? por malbeni miajn malamikojn mi prenis vin, kaj jen vi ilin benas. 12 Kaj li respondis kaj diris:CXu ne tion, kion la Eternulo metas en mian busxon, mi devas precize diri?