Balak Summons Balaam

Numbers 22

1 Kaj la Izraelidoj elmovigxis, kaj haltis tendare en la stepoj de Moab, transe de Jordan, kontraux Jerihxo. 2 Balak, filo de Cipor, vidis cxion, kion Izrael faris al la Amoridoj. 3 Kaj Moab tre timis tiun popolon, cxar gxi estis multenombra; kaj Moab ektremis antaux la Izraelidoj. 4 Kaj Moab diris al la cxefoj de Midjan:Nun tiu popolo formangxos nian tutan cxirkauxajxon, kiel bovo formangxas la herbon de la kampo. Kaj Balak, filo de Cipor, estis regxo de Moab en tiu tempo. 5 Kaj li sendis senditojn al Bileam, filo de Beor, en Petoron, kiu estis cxe la Rivero, en la landon de sia popolo, por voki lin, kaj diri:Jen popolo eliris el Egiptujo, jen gxi kovris la vizagxon de la tero, kaj gxi logxas kontraux mi. 6 Nun venu do, malbenu al mi tiun popolon, cxar gxi estas pli forta ol mi; eble tiam mi povos venkobati gxin kaj elpeli gxin el la lando; cxar mi scias, ke kiun vi benas, tiu estas benita, kaj kiun vi malbenas, tiu estas malbenita.

7 Kaj iris la plejagxuloj de Moab kaj la plejagxuloj de Midjan, havante en siaj manoj la donacojn pro la sorcxado, kaj ili venis al Bileam kaj diris al li la vortojn de Balak. 8 Kaj li diris al ili:Tradormu cxi tie la nokton, kaj mi donos al vi respondon, konforme al tio, kion diros al mi la Eternulo. Kaj la cxefoj de Moab restis cxe Bileam. 9 Kaj Dio venis al Bileam, kaj diris:Kiuj estas tiuj viroj cxe vi? 10 Kaj Bileam diris al Dio:Balak, filo de Cipor, regxo de Moab, sendis al mi, dirante: 11 Jen estas la popolo, kiu eliris el Egiptujo, kaj gxi kovris la vizagxon de la tero; venu do, malbenu gxin al mi, eble tiam mi povos batali kontraux gxi kaj forpeli gxin. 12 Tiam Dio diris al Bileam:Ne iru kun ili; ne malbenu la popolon, cxar gxi estas benita. 13 Kaj Bileam levigxis matene, kaj diris al la cxefoj de Balak:Iru en vian landon, cxar la Eternulo ne volas permesi al mi iri kun vi. 14 Kaj levigxis la cxefoj de Moab kaj venis al Balak, kaj diris:Bileam ne volas iri kun ni.

15 Balak sendis plue cxefojn, pli grandajn kaj pli eminentajn ol tiuj. 16 Kaj ili venis al Bileam, kaj diris al li:Tiel diris Balak, filo de Cipor:Ne rifuzu do iri al mi; 17 cxar mi tre honoros vin, kaj cxion, kion vi diros al mi, mi faros; venu do, malbenu al mi tiun popolon. 18 Sed Bileam respondis kaj diris al la servantoj de Balak:Ecx se Balak donos al mi sian plenan domon da argxento kaj oro, mi ne povas malobei la ordonon de la Eternulo, mia Dio, farante ion malgrandan aux grandan. 19 Tamen restu cxi tie ankaux vi dum la nokto, kaj mi sciigxos, kion plue diros al mi la Eternulo. 20 Kaj Dio venis al Bileam en la nokto, kaj diris al li:Se tiuj viroj venis, por voki vin, levigxu, iru kun ili, sed faru nur tion, kion Mi diros al vi. 21 Kaj Bileam levigxis matene kaj selis sian azeninon kaj iris kun la cxefoj de Moab.

Next Book Next Book