The Song of the Well

Numbers 21

10 Kaj la Izraelidoj elmovigxis, kaj starigis sian tendaron en Obot. 11 Kaj ili elmovigxis el Obot, kaj starigis sian tendaron en Ije-Abarim en la dezerto, kiu estas kontraux Moab, en la oriento. 12 De tie ili elmovigxis, kaj starigis sian tendaron en la valo de Zared. 13 De tie ili elmovigxis, kaj starigis sian tendaron apud tiu parto de Arnon en la dezerto, kiu estas ekster la limoj de la Amoridoj; cxar Arnon estas la limo de Moab, inter Moab kaj la Amoridoj.

14 Tial estas dirite en la Libro de la Militoj de la Eternulo: Vaheb en Sufa, Kaj la valoj de Arnon, 15 Kaj la deklivo de la valoj, Kiu turnigxas al la kolonio Ar Kaj apogigxas al la limo de Moab.

16 Kaj de tie al Beer; tio estas tiu puto, pri kiu la Eternulo diris al Moseo:Kunvenigu la popolon, kaj Mi donos al ili akvon.

17 Tiam kantis Izrael cxi tiun kanton: Levigxu, puto, ni kantu pri gxi;

18 Puto, kiun fosis princoj, Boris eminentuloj de la popolo, Per la sceptro, per siaj bastonoj. Kaj el tiu dezerto al Matana, 19 kaj el Matana al Nahxaliel, kaj el Nahxaliel al Bamot, 20 kaj el Bamot al la valo, kiu estas sur la kampo de Moab, cxe la supro de Pisga, kiu estas turnita al la dezerto.

Next Book Next Book