The Waters of Meribah

Numbers 20

2 Kaj ne estis akvo por la komunumo, kaj ili kolektigxis kontraux Moseo kaj Aaron. 3 Kaj la popolo malpacis kontraux Moseo, kaj ili diris jene:Ho, kial ni ne mortis tiam, kiam mortis niaj fratoj antaux la Eternulo! 4 Kaj kial vi venigis la komunumon de la Eternulo en cxi tiun dezerton, por ke ni mortu cxi tie kune kun niaj brutoj? 5 Kaj por kio vi elirigis nin el Egiptujo, por venigi nin al cxi tiu malbona loko, kie oni ne povas semi, kie ne ekzistas figarboj nek vinberoj nek granatoj, kaj kie ne ekzistas akvo por trinki? 6 Tiam Moseo kaj Aaron iris de antaux la komunumo al la pordo de la tabernaklo de kunveno kaj jxetigxis vizagxaltere, kaj la majesto de la Eternulo aperis al ili. 7 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 8 Prenu la bastonon kaj kunvenigu la komunumon, vi kaj via frato Aaron, kaj parolu antaux iliaj okuloj al la roko, kaj gxi donos sian akvon; kaj vi elirigos por ili akvon el la roko, kaj vi trinkigos la komunumon kaj gxiajn brutojn. 9 Kaj Moseo prenis la bastonon de antaux la Eternulo, kiel Li ordonis al li.

Next Book Next Book