The Seven Bowls of God's Wrath

Revelation 16

1 Kaj mi auxdis grandan vocxon el la templo, dirantan al la sep angxeloj:Iru, kaj elversxu sur la teron la sep pelvojn de la kolero de Dio.

2 Kaj la unua foriris, kaj elversxis sian pelvon sur la teron; kaj farigxis malbona kaj dolora ulcero sur la homoj, kiuj havis la markon de la besto kaj kiuj adorklinigxis al gxia bildo.

3 Kaj la dua elversxis sian pelvon en la maron; kaj farigxis sango, kiel de mortinto; kaj mortis cxiu vivanta estajxo en la maro.

4 Kaj la tria elversxis sian pelvon en la riverojn kaj en la fontojn de akvoj; kaj farigxis sango.

5 Kaj mi auxdis la angxelon de la akvoj dirantan:Justa estas Vi, la estanta kaj estinta, la Sanktulo, cxar Vi tiele jugxis; 6 cxar ili elversxis la sangon de sanktuloj kaj profetoj, kaj sangon Vi donis al ili trinki; ili tion meritas.

7 Kaj mi auxdis la altaron dirantan:Vere, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, veraj kaj justaj estas Viaj jugxoj.

8 Kaj la kvara elversxis sian pelvon sur la sunon; kaj estis donite al gxi brulvundi homojn per fajro. 9 Kaj la homoj brulvundigxis per granda varmego, kaj ili blasfemis la nomon de Dio, kiu havas auxtoritaton sur tiuj plagoj; kaj ili ne pentis, por doni al Li gloron.

10 Kaj la kvina elversxis sian pelvon sur la tronon de la besto; kaj gxia regno mallumigxis; kaj ili mordis sian langon pro dolorego, 11 kaj ili blasfemis la Dion de la cxielo pro siaj doloroj kaj siaj ulceroj; kaj ili ne pentis pri siaj faroj.

12 Kaj la sesa elversxis sian pelvon sur la grandan riveron, la riveron Euxfrato; kaj gxia akvo forsekigxis, por ke pretigxu la vojo de la regxoj, kiuj venas el la sunlevigxejo. 13 Kaj mi vidis tri malpurajn spiritojn, kvazaux ranojn, elirantaj el la busxo de la drako, kaj el la busxo de la besto, kaj el la busxo de la falsa profeto; 14 cxar ili estas spiritoj de demonoj, farantaj signojn; ili foriras al la regxoj de la tuta mondo, por kolekti ilin por la milito de la granda tago de Dio, la Plejpotenca. 15 (Jen mi venas kvazaux sxtelisto. Felicxa estas tiu, kiu viglas kaj konservas siajn vestojn, por ke li ne iru nuda, kaj oni ne vidu lian honton.) 16 Kaj oni kolektis ilin en lokon, nomatan en la Hebrea lingvo Har- Magedon.

Next Book Next Book