The Lamb and the 144,000

Revelation 14

1 Kaj mi rigardis, kaj jen la SXafido staranta sur la monto Cion, kaj kun li cent kvardek kvar miloj, havantaj lian nomon, kaj la nomon de lia Patro, skribitajn sur ilia frunto. 2 Kaj mi auxdis vocxon el la cxielo, kiel vocxon de multaj akvoj, kaj kiel vocxon de granda tondro; kaj la vocxo, kiun mi auxdis, estis kiel de harpistoj, harpantaj per siaj harpoj; 3 kaj ili kantas kvazaux novan kanton antaux la trono kaj antaux la kvar kreitajxoj kaj la presbiteroj; kaj neniu povis lerni la kanton krom la cent kvardek kvar miloj, la elacxetitoj el la tero. 4 Ili estas tiuj, kiuj ne malpurigxis kun virinoj; cxar ili estas virguloj. Ili estas la sekvantoj de la SXafido, kien ajn li iras. Ili estas elacxetitaj el inter la homoj, la unuaajxo al Dio kaj al la SXafido. 5 Kaj en ilia busxo ne trovigxis mensogo; ili estas senkulpaj.

Next Book Next Book