The Two Witnesses

Revelation 11

1 Kaj estis donita al mi kano, simila al bastono; kaj iu diris:Levigxu, kaj mezuru la templon de Dio, kaj la altaron, kaj la adorantojn en gxi. 2 Kaj la korton ekster la templo preterlasu, kaj ne mezuru gxin, cxar gxi estas donita al la nacioj; kaj la sanktan urbon ili piedpremos kvardek du monatojn. 3 Kaj mi donos komision al miaj du atestantoj, kaj ili profetos mil ducent sesdek tagojn, vestite per sakajxo.

4 Ili estas la du olivarboj kaj la du lampingoj, starantaj antaux la Sinjoro de la tero. 5 Kaj se iu volas difekti ilin, fajro elvenas el ilia busxo kaj formangxas iliajn malamikojn; kaj se iu volas difekti ilin, tiamaniere li devas esti mortigita. 6 Ili havas la povon fermi la cxielon, por ke ne pluvu dum la tagoj de ilia profetado; kaj ili havas povon super la akvoj, por sxangxi ilin en sangon, kaj frapi la teron per cxia plago cxiufoje, kiam ili volos. 7 Kaj kiam ili finos sian ateston, la besto, kiu suprenvenas el la abismo, faros militon kontraux ili kaj venkos ilin kaj mortigos ilin. 8 Kaj iliaj kadavroj kusxas sur la strato de la granda urbo, kiu nomigxas lauxspirite Sodom kaj Egiptujo, kie ankaux ilia Sinjoro estis krucumita. 9 Kaj el la popoloj kaj triboj kaj lingvoj kaj nacioj oni rigardas iliajn kadavrojn dum tri tagoj kaj duono, kaj ne lasas meti iliajn kadavrojn en tombon. 10 Kaj la logxantoj sur la tero gxojas pri ili, kaj gajigxas; kaj ili sendos donacojn unu al la alia; cxar tiuj du profetoj turmentadis la logxantojn sur la tero. 11 Kaj post la tri tagoj kaj duono la spirito de vivo el Dio eniris en ilin, kaj ili starigxis sur siaj piedoj; kaj granda timo falis sur tiujn, kiuj ilin rigardis. 12 Kaj ili auxdis grandan vocxon el la cxielo, dirantan al ili:Suprenvenu cxi tien. Kaj ili supreniris en la cxielon en la nubo; kaj iliaj malamikoj rigardis ilin. 13 Kaj en tiu horo farigxis granda tertremo, kaj dekono de la urbo falis; kaj en la tertremo mortis sep mil homoj; kaj la ceteraj plenigxis de timo, kaj donis lauxdon al la Dio de la cxielo.

14 La dua Veo jam pasis; jen la tria Veo rapide venas.

Next Book Next Book