Tassels on Garments

Numbers 15

37 Kaj la Eternulo diris al Moseo jene: 38 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili, ke ili faru al si kvastojn sur la randoj de siaj vestoj en siaj generacioj, kaj ili enmetu en la kvaston de la rando fadenon bluan. 39 Kaj gxi estu por vi kvasto, kiun rigardante, vi rememoros cxiujn ordonojn de la Eternulo kaj plenumos ilin kaj ne iros laux viaj koroj kaj viaj okuloj, kiujn vi malcxaste sekvadas; 40 por ke vi memoru kaj plenumu cxiujn Miajn ordonojn kaj estu sanktaj antaux via Dio. 41 Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, por ke Mi estu via Dio. Mi estas la Eternulo, via Dio.

Next Book Next Book