Greeting to the Seven Churches

Revelation 1

4 Johano al la sep eklezioj en Azio:Graco al vi kaj paco de Tiu, kiu estas kaj estis kaj venos; kaj de la sep spiritoj antaux Lia trono;

5 kaj de Jesuo Kristo, la fidela atestanto, la unuenaskita el la mortintoj, kaj la reganto de la regxoj de la tero. Al tiu, kiu nin amas, kaj nin malligis de niaj pekoj per sia sango, 6 kaj faris nin regno, pastroj al lia Dio kaj Patro; al li la gloro kaj la potenco por cxiam kaj eterne. Amen. 7 Jen li venas kun la nuboj; kaj lin vidos cxiu okulo, kaj tiuj, kiuj lin trapikis; kaj cxiuj gentoj de la tero ploros pro li. Vere, Amen.

8 Mi estas la Alfa kaj la Omega, diras la Sinjoro, la Dio, kiu estas kaj estis kaj venos, la Plejpotenca.

Next Book Next Book