That You May Know

1 John 5

13 CXi tion mi skribis al vi, por ke vi sciu, ke vi havas vivon eternan; al vi, kiuj kredas al la nomo de la Filo de Dio. 14 Kaj jen estas la kuragxo, kiun ni havas antaux Li:ke se ni ion petas laux lia volo, Li nin auxskultas; 15 kaj se ni scias, ke kion ajn ni petas, Li nin auxskultas, ni scias, ke ni havas la petojn, kiujn ni petis de Li.

16 Se iu vidas sian fraton pekantan pekon ne al morto, tiu petos, kaj Li donos al li vivon, por la pekantoj ne al morto. Ekzistas peko al morto; ne pri tio mi diras, ke li petegu. 17 CXia nejusteco estas peko; kaj ekzistas peko ne al morto.

18 Ni scias, ke cxiu naskito el Dio ne pekas; sed la naskito el Dio sin gardas, kaj la malbonulo lin ne tusxas.

19 Ni scias, ke ni el Dio estas, kaj la tuta mondo kusxas en la malbonulo.

20 Kaj ni scias, ke la Filo de Dio venis kaj al ni donis komprenon, por ke ni ekkonu la Verulon; kaj ni estas en la Verulo, en Lia Filo, Jesuo Kristo. Tiu estas la vera Dio, kaj la vivo eterna. 21 Infanetoj, gardu vin kontraux idoloj.

Next Book Next Book