Love One Another

1 John 3

11 CXar jen estas la anonco, kiun vi auxdis de la komenco:ke ni amu unu la alian; 12 ne kiel Kain estis de la malbonulo kaj mortigis sian fraton. Kaj pro kio li lin mortigis? CXar liaj faroj estis malbonaj, kaj la faroj de lia frato estis justaj. 13 Ne miru, fratoj, se la mondo vin malamas. 14 Ni scias, ke ni jam pasis el morto en vivon, cxar ni amas la fratojn. Kiu ne amas, tiu restas en morto. 15 CXiu, kiu malamas sian fraton, estas hommortiganto; kaj vi scias, ke cxiu hommortiganto ne havas vivon eternan, restantan en li.

16 Per cxi tio ni konas amon:cxar li demetis sian vivon pro ni; kaj ni devus demeti nian vivon pro la fratoj. 17 Sed se iu havas mondan posedajxon kaj vidas sian fraton havantan bezonon kaj fermas sian kompaton kontraux li, kiel la amo de Dio restas en li? 18 Infanetoj, ni amu, ne laux vorto nek laux lango, sed laux faro kaj vero.

19 Per tio ni scios, ke ni estas el la vero, kaj ni certigos nian koron antaux Li 20 en cxio ajn, pri kio nia koro nin kondamnas; cxar Dio estas pli granda ol nia koro, kaj scias cxion. 21 Amataj, se nia koro ne kondamnas nin, ni havas kuragxon antaux Dio; 22 kaj cxion ajn, kion ni petas, ni ricevas de Li, cxar ni observas Liajn ordonojn, kaj faras tion, kio placxas antaux Li. 23 Kaj jen estas Lia ordono, ke ni kredu al la nomo de Lia Filo, Jesuo Kristo, kaj amu unu la alian tiel same, kiel Li al ni donis ordonon. 24 Kaj kiu observas Liajn ordonojn, tiu en Li restas, kaj Li en tiu. Kaj per tio ni scias, ke Li restas en ni:per la Spirito, kiun Li donis al ni.

Next Book Next Book