1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Kiam vi venos en la landon de via logxado, kiun Mi donas al vi, 3 kaj vi faros fajroferon al la Eternulo, bruloferon aux bucxoferon, plenumante sanktan promeson aux farante memvolan oferon, aux en viaj festoj, por fari agrablan odorajxon al la Eternulo el grandaj brutoj aux el malgrandaj: 4 tiam la oferdonanto devas alporti al la Eternulo farunoferon el dekono de efo da delikata faruno, miksita kun kvarono de hino da oleo; 5 kaj da vino por versxofero kvaronon de hino aldonu al la brulofero aux al la bucxofero al cxiu sxafido. 6 Kaj cxe sxafo alportu farunoferon el du dekonoj de efo da delikata faruno, miksita kun triono de hino da oleo. 7 Kaj da vino por versxofero trionon de hino; alportu tion kiel agrablan odorajxon al la Eternulo. 8 Kaj se bovidon vi alportos kiel bruloferon aux bucxoferon, por plenumi sanktan promeson, aux kiel pacoferon al la Eternulo, 9 tiam kun la bovido oni devas alporti farunoferon el tri dekonoj de efo da delikata faruno, miksita kun duono de hino da oleo; 10 kaj da vino por versxofero alportu duonon de hino kiel fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo.
11 Tiel oni devas fari cxe cxiu bovo aux cxe cxiu sxafo aux cxe brutido el sxafoj aux kaproj. 12 Laux la nombro de la oferoj, kiujn vi faros, agu tiel cxe cxiu, laux ilia nombro. 13 CXiu indigxeno faru tion tiamaniere, alportante fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo. 14 Kaj se logxas inter vi fremdulo aux kiu ajn estas inter vi en viaj generacioj, kaj li alportos fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo, tiam li faru tiel, kiel vi faras. 15 Por la tuta komunumo devas esti unu legxo, por vi kaj por la fremdulo inter vi; legxo eterna en viaj generacioj, kiel por vi, tiel ankaux por la fremdulo, estu antaux la Eternulo. 16 Unu legxo kaj unu rajto estu por vi, kaj por la fremdulo, kiu logxas kun vi.
17 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 18 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Kiam vi venos en la landon, en kiun Mi vin kondukas, 19 kaj vi mangxos la panon de tiu lando, tiam donu oferdonon al la Eternulo. 20 Kiel unuaajxon el via pasto alportu oferdone kukon; kiel oferdonon el la grenejo, tiel oferdonu gxin. 21 El la unuaajxoj de via pasto donu al la Eternulo oferdonon en viaj generacioj.