Warning Concerning Antichrists

1 John 2

18 Infanoj, jam estas la lasta horo; kaj kiel vi auxdis, ke antikristo venas, jam levigxis multe da antikristoj; per tio ni scias, ke estas la lasta horo. 19 De ni ili eliris, sed ili ne estis el ni; cxar se ili el ni estus, ili restus cxe ni; sed ili eliris, por ke ili elmontrigxu, ke ili cxiuj ne estas el ni. 20 Kaj vi havas sanktoleadon de la Sanktulo, kaj vi scias cxion. 21 Mi skribis al vi ne pro tio, ke vi ne scias la veron, sed pro tio, ke vi gxin scias, kaj pro tio, ke nenia mensogo estas el la vero. 22 Kiu estas la mensogisto, krom tiu, kiu malkonfesas, ke Jesuo estas la Kristo? Tiu estas la antikristo, kiu malkonfesas la Patron kaj la Filon. 23 CXiu, kiu malkonfesas la Filon, ne havas la Patron; tiu, kiu konfesas la Filon, havas ankaux la Patron. 24 Vi do lasu resti en vi tion, kion vi auxdis de la komenco. Se tio, kion vi auxdis de la komenco, restos en vi, vi ankaux restos en la Filo kaj en la Patro. 25 Kaj jen estas la promeso, kiun li promesis al ni:la vivo eterna.

26 CXi tion mi skribis al vi pri tiuj, kiuj vin forlogas de la vojo. 27 Pri vi, la sanktoleado, kiun vi ricevis de li, restas en vi, kaj vi ne havas bezonon, ke iu vin instruu; sed kiel lia sanktoleado vin instruas pri cxio kaj estas vera kaj ne estas mensogo, kaj kiel gxi vin instruis, vi restas en li.

Next Book Next Book