Christ's Glory and the Prophetic Word

2 Peter 1

16 CXar ne sekvinte fabelojn sofismajn, ni konigis al vi la potencon kaj alvenon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, sed vidinte per propraj okuloj lian majeston. 17 CXar li ricevis de Dio, la Patro, honoron kaj gloron, kiam al li tia vocxo estis alportita el la brilega gloro:CXi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron; 18 kaj tiun vocxon, alportitan el la cxielo, ni mem auxdis, kunestante kun li sur la sankta monto. 19 Kaj ni havas la profetan vorton konfirmitan; kiun atentante, vi bone faras, kvazaux lampon lumantan en malhela loko, gxis ektagigxos kaj la matenstelo eklevigxos en viaj koroj; 20 antaux cxio sciante, ke neniu profetajxo de la Skribo enhavas en si sian propran klarigon. 21 CXar neniam profetajxo estas alportita per homa volo; sed homoj, movataj de la Sankta Spirito, parolis laux Dio.

Next Book Next Book