Sacrifices Pleasing to God

Hebrews 13

1 La fratamo dauxradu. 2 Ne forgesu gastamon al nekonatoj; cxar per tio iuj gastigis angxelojn, ne sciante. 3 Memoru la katenitojn, kvazaux vi ankaux estus katenitaj, kaj la suferantojn, cxar vi ankaux estas en la korpo. 4 Estu honorata la edzeco cxe cxiuj, kaj la lito estu senmakula; cxar malcxastulojn kaj adultulojn Dio jugxos. 5 Estu via karaktero sen monamo; estu kontentaj je tio, kion vi havas; cxar Li mem diris:Mi ne foriros de vi kaj ne forlasos vin.

6 Tial ni kuragxas diri: La Eternulo estas mia helpanto, mi ne timos; Kion faros al mi homo?

7 Memoru viajn regintojn, kiuj parolis al vi la vorton de Dio; kaj ilian fidon imitu, pripensante la finon de ilia vivmaniero. 8 Jesuo Kristo estas la sama hieraux, hodiaux, kaj gxis eterneco. 9 Ne forportigxu per dogmaroj diversaj kaj fremdaj; cxar estas bone, ke la koro estu plifortigata per graco, ne per mangxajxoj, per kiuj ne profitis la okupigxantaj pri ili. 10 Ni havas altaron, el kiu la servantoj de la tabernaklo havas nenian rajton mangxi. 11 CXar la korpoj de tiuj bestoj, kies sango estas en la sanktejon enportata de la cxefpastro pro peko, estas bruligataj ekster la tendaro. 12 Tial Jesuo ankaux, por ke li sanktigu la popolon per sia propra sango, ekster la pordego suferis. 13 Tial ni eliru al li ekster la tendaro, portante lian riprocxon. 14 CXar cxi tie ni ne havas restantan urbon, sed estontan ni sercxas. 15 Per li do ni oferu al Dio cxiam oferon de lauxdo, tio estas, la frukton de niaj lipoj konfesantaj al lia nomo. 16 Sed ne forgesu la bonfaradon kaj kunulecon; cxar tiaj oferoj placxas al Dio.

17 Obeu al tiuj, kiuj vin regas, kaj submetigxu; cxar ili viglas pro viaj animoj, kvazaux liveronte raporton; por ke kun gxojo ili faru tion, kaj ne gxemante, cxar cxi tio estus senprofita por vi.

18 Pregxu por ni; cxar ni fidas, ke ni havas bonan konsciencon, dezirante en cxio honeste vivi. 19 Sed des pli urgxe mi petegas vin fari tion, por ke mi tiom pli frue estu redonata al vi.

Next Book Next Book