1 Tiam tumultigxis la tuta komunumo kaj ekkriis, kaj la popolo ploris en tiu nokto. 2 Kaj ekmurmuris kontraux Moseo kaj kontraux Aaron cxiuj Izraelidoj, kaj la tuta komunumo diris al ili:Ho, se ni estus mortintaj en la lando Egipta, aux se ni mortus en cxi tiu dezerto! 3 Kaj por kio la Eternulo irigas nin en tiun landon, por ke ni falu de glavo? niaj edzinoj kaj infanoj farigxos militakiro. CXu ne estas pli bone, ke ni revenu Egiptujon? 4 Kaj ili diris unu al alia:Ni starigu al ni estron, kaj ni reiru Egiptujon.
5 Tiam Moseo kaj Aaron jxetigxis vizagxaltere antaux la tuta anaro de la komunumo de la Izraelidoj. 6 Kaj Josuo, filo de Nun, kaj Kaleb, filo de Jefune, el tiuj, kiuj esplorrigardis la landon, dissxiris siajn vestojn, 7 kaj ili diris al la tuta komunumo de la Izraelidoj jene:La lando, kiun ni trapasis, por esplorrigardi gxin, tiu lando estas tre, tre bona. 8 Se la Eternulo estos favorkora al ni, Li venigos nin en tiun landon kaj donos gxin al ni, tiun landon, en kiu fluas lakto kaj mielo. 9 Nur ne ribelu kontraux la Eternulo, kaj ne timu la popolon de la lando, cxar nia mangxotajxo ili estas; ilia sxirmo forigxis de ili, kaj la Eternulo estas kun ni; ne timu ilin. 10 Kaj la tuta komunumo diris, ke oni mortigu ilin per sxtonoj. Sed la majesto de la Eternulo aperis en la tabernaklo de kunveno antaux cxiuj Izraelidoj.
11 Kaj la Eternulo diris al Moseo:GXis kiam incitados Min cxi tiu popolo? kaj gxis kiam gxi ne kredos al Mi, malgraux cxiuj pruvosignoj, kiujn Mi faris meze de gxi? 12 Mi frapos gxin per pesto kaj ekstermos gxin, kaj Mi faros el vi popolon pli grandan kaj pli fortan ol gxi.