Christ's Sacrifice Once for All

Hebrews 10

1 CXar la legxo, havante ombron de estontaj bonajxoj, ne la bildon mem de la aferoj, neniam povas, per tiuj samaj oferoj, kiujn oni oferadas sencxese jaron post jaro, perfektigi la tien venantajn. 2 CXar alie cxu ili ne cxesus esti oferataj? tial, ke la adorantoj, unufoje purigite, jam ne havus konsciencon pri pekoj. 3 Sed en tiuj oferoj estas cxiujara rememorigo pri pekoj. 4 CXar ne eble estas, ke la sango de bovoj kaj kaproj forprenus pekojn.

5 Tial, venante en la mondon, li diris: Oferojn kaj donacojn Vi ne deziras, Sed korpon Vi preparis por mi; 6 Bruloferojn kaj pekoferojn Vi ne sxatis. 7 Tiam mi diris:Jen mi venis Por plenumi Vian volon, ho Dio!

8 Antauxe dirinte:Oferojn kaj donacojn kaj bruloferojn kaj pekoferojn Vi nek deziris nek sxatis (kiuj estas oferataj laux la legxo), 9 tiam li diris:Jen mi venis, por plenumi Vian volon. Li forprenas la unuan, por ke li starigu la duan. 10 Laux tiu volo ni estas sanktigitaj per la ofero de la korpo de Jesuo Kristo unufoje por cxiam.

11 Kaj cxiu pastro staradas cxiutage, servante kaj oferante ofte la samajn oferojn, kiuj neniam povas forpreni pekojn; 12 sed li, oferinte unu oferon por pekoj por cxiam, sidigxis dekstre de Dio; 13 de nun atendante, gxis liaj malamikoj farigxos benketo por liaj piedoj. 14 CXar per unu ofero li perfektigis gxis eterneco la sanktigatojn.

15 Kaj la Sankta Spirito ankaux atestas al ni; cxar, dirinte:

16 Jen estas la interligo, kiun Mi faros kun ili Post tiu tempo, diras la Eternulo: Mi metos Miajn legxojn en ilian internon, Kaj sur ilia koro Mi ilin skribos; li ankaux diras:

17 Kaj iliajn pekojn kaj malbonajxojn Mi ne plu rememoros.

18 Sed kie estas absolvo de cxi tiuj, ne plu estas oferado pro peko.

Next Book Next Book