Jesus Compared to Melchizedek

Hebrews 7

11 Tial, se ekzistis perfekteco per la Levida pastreco (cxar sub gxi la popolo ricevis la legxon), kia plua bezono estis, ke levigxu alia pastro laux la maniero de Melkicedek, kaj ne estu nomata laux la maniero de Aaron? 12 CXar kiam la pastraro sxangxigxas, necese ankaux farigxas sxangxo de legxo. 13 CXar tiu, pri kiu tio estas dirita, estas ano de alia tribo, el kiu neniu servis cxe la altaro. 14 CXar evidente estas, ke nia Sinjoro devenis de Jehuda, pri kiu tribo Moseo diris nenion rilate pastrecon.

15 Kaj tio ecx pli evidenta estas, se laux simileco de Melkicedek levigxas pastro alia, 16 kiu estas farita ne laux la legxo de ordono karna, sed laux la potenco de vivo nedetruebla;

17 cxar li havas la ateston: Vi estas pastro por cxiam Laux la maniero de Melkicedek.

18 CXar okazas vere nuligado de antauxiranta ordono, pro gxia malforteco kaj senutileco 19 (cxar la legxo nenion perfektigis); kaj okazas la enkonduko de pli bona espero, per kiu ni alproksimigxas al Dio.

20 Kaj pro tio, ke ne mankas jxurado

21 (cxar ili sen jxurado estas faritaj pastroj, sed cxi tiu kun jxuro laux Tiu, kiu diris pri li: La Eternulo jxuris, kaj ne pentos: Vi estas pastro por cxiam);

22 Jesuo farigxis garantiulo de des pli bona interligo.

23 Kaj ili ja farigxis pastroj multenombraj, cxar pro morto estas malpermesate al ili dauxri; 24 sed cxi tiu, pro sia eterna dauxrado, havas sian pastrecon nesxangxebla. 25 Tial ankaux li povas savi gxis la ekstremajxo tiujn, kiuj alproksimigxas per li al Dio, cxar li cxiam vivas, por propeti pro ili.

26 CXar por ni konvenis tia cxefpastro, sankta, senpeka, senmakula, apartigita for de pekuloj, kaj farita pli alta ol la cxielo; 27 li ne havas cxiutagan necesecon, kiel tiuj cxefpastroj, oferi oferojn, unue pro la propraj pekoj, poste pro la pekoj de la popolo; cxar tion li faris unufoje por cxiam, oferante sin mem. 28 CXar la legxo starigas kiel cxefpastrojn homojn, kiuj havas malfortecon; sed la vorto de la jxuro, kiu estas post la legxo, nomas Filon, perfektigitan por cxiam.

Next Book Next Book