Be Ready for Every Good Work

Titus 3

1 Memorigu ilin, ke ili submetigxu al regantoj kaj estroj, ke ili estu obeemaj, pretaj por cxiu bona laboro, 2 ke ili ne parolu malbonon pri iu ajn, estu ne malpacemaj, sed dolcxanimaj, montrantaj cxian mildecon al cxiuj homoj. 3 CXar ni ankaux estis iam malsagxaj, malobeemaj, trompitaj, servantaj al diversaj pasioj kaj voluptoj, vivantaj en malico kaj envio, malamindaj, kaj malamantaj unu la alian. 4 Sed kiam aperis la boneco de Dio, nia Savanto, kaj Lia amo al homoj, 5 ne per laboroj faritaj en justeco, kiujn ni mem farus, sed laux Sia kompato Li savis nin, per la lavado de renasko, kaj per la renovigo de la Sankta Spirito, 6 kiun Li ricxe surversxis sur nin per Jesuo Kristo, nia Savanto; 7 por ke ni, justigite per Lia graco, farigxu heredantoj laux la espero de eterna vivo. 8 Fidinda estas la diro, kaj mi volas, ke pri tio vi atestadu kun certeco, por ke tiuj, kiuj ekkredis al Dio, zorgu pri bonaj faroj. Tiuj aferoj estas bonaj kaj utilaj al la homoj; 9 sed evitu malsagxajn demandojn kaj genealogiojn kaj diskutojn kaj prilegxajn disputojn, cxar ili montrigxas senutilaj kaj vanaj. 10 Se iu estas herezulo ankoraux post unua admono kaj dua, evitu tiun, 11 sciante, ke tia homo perversigxis kaj pekas, estante memkondamnita.

Next Book Next Book