Timothy and Epaphroditus

Philippians 2

19 Sed mi esperas en la Sinjoro Jesuo baldaux sendi al vi Timoteon, por ke mi ankaux refresxigxu, kiam mi certigxos pri via stato. 20 CXar mi havas neniun samsentan, kiu sincere zorgos pri via stato. 21 CXar cxiu celas siajn aferojn, ne la aferojn de Jesuo Kristo. 22 Sed vi ja konas lian provadon, ke kiel filo servas al sia patro, tiel li servis kun mi por la evangelio. 23 Lin do mi esperas tuj sendi, kiam mi certigxos, kio al mi okazos, 24 sed mi fidas al la Sinjoro, ke mi mem ankaux venos baldaux.

25 Tamen sxajnis al mi necese sendi al vi Epafroditon, mian fraton kaj kunlaboranton kaj kunbatalanton, vian senditon kaj helpanton por mia bezono; 26 cxar li sopiris al vi cxiuj, kaj forte maltrankviligxis pro tio, ke vi jam sciigxis pri lia malsano; 27 cxar efektive li malsanis, preskaux gxis morto; sed Dio kompatis lin, kaj ne sole lin, sed ankaux min, por ke mi ne havu malgxojon super malgxojo. 28 Mi do sendis lin des pli diligente, por ke, revidante lin, vi gxoju, kaj ke mi estu sen malgxojo. 29 Akceptu lin do en la Sinjoro kun plena gxojo, kaj tiajn homojn honoru; 30 cxar pro la laboro por Kristo li alproksimigxis al morto, riskante sian vivon, por kompletigi tion, kio mankis cxe via servado al mi.

Next Book Next Book