The Mystery of the Gospel Revealed

Ephesians 3

1 Pro tio mi, Pauxlo, malliberulo de Kristo Jesuo por vi nacianoj, 2 se vi auxdis pri la dispono de tiu graco de Dio, kiu estas donita al mi por vi, 3 ke per malkasxo la mistero estas sciigita al mi, kiel mi jam antauxe mallonge skribis, 4 per kio vi povas rimarki, dum vi legas, mian komprenon en la mistero de Kristo, 5 kiu en aliaj generacioj ne estis sciigita al la homidoj, kiel gxi nun malkasxigxis al liaj sanktaj apostoloj kaj profetoj en la Spirito, 6 ke la nacianoj estas kunheredantoj, kaj samkorpanoj, kaj partoprenantoj en la promeso en Kristo Jesuo per la evangelio,

7 al kiu mi farigxis servanto laux la dono de la graco de Dio, donita al mi laux la energio de Lia potenco. 8 Al mi, kiu estas malpli ol la malplej granda el cxiuj sanktuloj, cxi tiu graco estas donita, por ke mi prediku inter la nacioj la neesploreblan ricxon de Kristo; 9 kaj por ke mi klarigu al cxiuj, kia estas la dispono de la mistero kasxita tra cxiuj mondagxoj en Dio, kiu kreis cxion; 10 por ke nun konatigxu al la regantoj kaj auxtoritatoj en la cxielejoj, per la eklezio, la multobla sagxeco de Dio, 11 laux la eterna decido, kiun Li faris en Kristo Jesuo, nia Sinjoro; 12 en kiu ni havas kuragxon kaj alkondukon en fidado per nia fido al li. 13 Pro tio mi petas, ke vi ne senfortigxu pro miaj suferoj por vi, kiuj estas via gloro.

Next Book Next Book