Example of Hagar and Sarah

Galatians 4

21 Diru al mi, vi, kiuj volas esti sub la legxo, cxu vi ne auxskultas la legxon? 22 CXar estas skribite, ke Abraham havis du filojn, unu el la sklavino kaj unu el la liberulino. 23 Tamen tiu el la sklavino naskigxis laux la karno, sed cxi tiu el la liberulino naskigxis per promeso. 24 CXi tio enhavas alegorion; cxar la du virinoj estas du interligoj, unu el la monto Sinaj, por sklaveco naskante, kiu estas Hagar. 25 CXar tiu Hagar estas la monto Sinaj en Arabujo, kaj prezentas la nunan Jerusalemon, cxar sxi estas sklavigita kune kun siaj infanoj. 26 Sed la supera Jerusalem estas libera, kiu estas patrino nia.

27 Estas ja skribite: GXoju, ho senfruktulino, kiu ne naskis, Sonigu kanton kaj gxojkriu, ho vi, kiu ne suferas naskodoloron; CXar la forlasitino havos pli da infanoj, ol la havanta edzon.

28 Sed ni, fratoj, estas filoj de promeso tiel same, kiel Isaak. 29 Sed kiel tiam la laux karno naskita persekutis la lauxspiritulon, tiel estas ankaux nuntempe. 30 Sed kion diras la Skribo? Forpelu la sklavinon kaj sxian filon; cxar la filo de la sklavino ne heredos kun la filo de la liberulino. 31 Tial, fratoj, ni estas filoj ne de sklavino, sed de la liberulino.

Next Book Next Book