1 Pauxlo, apostolo (ne de homoj, nek per homo, sed per Jesuo Kristo, kaj Dio, la Patro, kiu levis lin el la mortintoj),
2 kaj cxiuj fratoj, kiuj estas kun mi, al la eklezioj de Galatujo:
3 Graco al vi kaj paco de Dio, la Patro, kaj de nia Sinjoro Jesuo Kristo, 4 kiu sin donis pro niaj pekoj, por liberigi nin el la nuna malbona mondo, laux la volo de nia Dio kaj Patro; 5 al kiu estu la gloro por cxiam kaj eterne. Amen.