Proclaiming Christ Crucified

1 Corinthians 2

1 Kaj mi, fratoj, venante al vi, venis ne kun supereco de parolo aux de sagxeco, proklamante al vi la misteron de Dio. 2 CXar mi decidis scii cxe vi nenion, krom Jesuo Kristo kaj tiu krucumita. 3 Kaj mi estis cxe vi en malforteco kaj en timo kaj en multa tremado. 4 Kaj mia parolo kaj mia prediko estis ne en allogaj paroloj de sagxeco, sed en elmontro de la Spirito kaj potenco, 5 por ke via fido estu ne laux la sagxeco de homoj, sed laux la potenco de Dio.

Next Book Next Book